Vi estas ĉi tie

Beneluksa Kongreso 2012

Submitted by Patricio on Lun, 27/02/2012 - 05:12

Karaj prezidantoj,
Karaj grupestroj kaj klubestroj,
Karaj aktivuloj,

Eble vi scias ke Asocio Por Esperanto (APE) organizis sukcesan renkontiĝon lastjare: Printempa Esperanto KunvenO (PEKO).

Kun plezuro mi anoncas al vi ke APE planas organizi la duan Beneluksan Kongreson en 2012.

Ĝi okazos de sabato 28-a de aprilo ĝis mardo 1-a de majo proksime de Namuro, Valonujo.
La du ĉefaj ideoj estas :

  • krei internacian teamon por organizi kaj gvidi ĝin.
  • Tiel tiu ĉi teamo estos preta por organizi la trian Beneluksan Kongreson.
  • Garantio de sukceso kaj daŭrigado.
  • "Profesiiĝu, agu!" kiel temo

Jam notu tiun bonegan renkontiĝon en via agendo!

Bonan al vi,
Nome de APE,

Doumont Valère

Esperanto