Vi estas ĉi tie

BeKo 2012 - Nova programo

Submitted by valer on ĵaŭ, 12/04/2012 - 17:24

Saluton al ĉiuj,

Ni rememorigas al vi ke la Beneluksa Kongreso okazos en la centro "La Marlagne" de vendrede la 27a de aprilo vespere ĝis marde la unua de majo matene.

Adreso : Centre culturel Marcel Hicter La Marlagne

  • Chemin des Marronniers, 26
  • 5100 Wépion

Ĉar malmultaj homoj aliĝis, ni decidis malpezigi la programon kaj ĉefe oferti fortan rabaton.

Aliĝu rapide (antaŭ lundo la 16a de aprilo) por profiti tiujn kondiĉojn !



3 ebloj por aliĝi :

  • A Kompleta programo por 120€ (100€ por la infanoj ĝis 18 jaroj)
  • B Alveno sabate vespere por 100€ (80€ por la infanoj
  • C Laŭ via elekto (25€ por tago kun 2 manĝoj, 15€ por nokto kun matenmanĝo)

Jen bildeto de nia programo.

Tiu programo estos plenigita per konferencoj, kursoj, manlaboroj, libro-servo, ktp
Nicky gvidos la infanan parton kaj sekvos la dezirojn de la partoprenantoj

Vendrede la 27an de aprilo

  • 17:00 bonveniĝo
  • 18:30 vespermanĝo
  • 20:00 interkona vespero

Sabate la 28an de aprilo

  • 08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
  • 10:00 ĝis 12:30 Kunsido: "prospektivo por Esperanto" far Hadelin DE BEER
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 ĝ 17:00 ekskurso: promenado "la 7 Mozoj"
  • 20:00 Filmo
  • Dimanĉe la 29an de aprilo

  • 08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
  • 10:00 ĝis 12:30 Kunsido: Kia strategio, kiaj fortoj?
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 ĝ 17:00 Ekskursoj: Namuro-fortikaĵo kaj malnova Namuro
  • 18:30 vespermanĝo
  • 20:00 Filmo: la knabo kun biciklo
  • Lunde la 30an de aprilo

  • 08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
  • 10:00 ĝis 12:30 Kunsido: Kiu estonteco por la kluboj?
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 ĝ 17:00 Kunsido: Kiel kunlabori en Belgio?
  • 18:30 vespermanĝo
  • 20:00 Luda vespero
  • Marde la 1an de majo

  • 08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
  • 10:00 ĝis 12:00 Bonan Reiron!
  • Aliĝu tuj!

    Ĉu per nia retpaĝo :

    Ĉu ĉe Valère Doumont

    Pagado :
    Antaŭ lundo la 16a de aprilo por profiti tiujn kondiĉojn !
    Al la bankokonto de la ASSOCIATION POUR L’ESPERANTO (A.P.E)

    Numero :

    • IBAN : BE72 000-3258537-16
    • BIC : BPOTBEB1

    Adreso :

    • Rue des Grogères, 81
    • B-6001 MARCINELLE

    Se necesas, vi povas kontakti la kasistino de la asocio Mireille Marnette.
    Telefono: 00 32 (0) 478 420 318

Esperanto