Vi estas ĉi tie

ESPERANTO-KURSOJ EN KARLOREĝO (CHARLEROI-BELGIO) :

VENONTAJ
Vidu QUOI DE NEUF SUR LE SITE
Franclingve Quoi de neuf
http://esperanto-wallonie.be/fr

ESPERANTO KURSO (Charleroi-Belgio)   (Hubert De Meyere)
1. Ekde jaroj, la lingvo "Esperanto" estas regule instruata en unu el la multaj salonoj de la urbo.
Aktuale: Centro 3a aĝo Mascaux, rue des Champs, 124 Marcinelle (Charleroi )
2. Inter 7 kaj 12 lernantoj studas regule, ne nur gramatikon, sed ankaŭ diversajn aspektojn de la lingvo.
3. Kiam venas nova studento, oni instruas al li la fundamentojn de la lingvo por ke li povu esti enigita rapide en la grupo.
4. La atmosfero estas tre bona kaj la grupo studas en tre amika etoso.
Krome, tiuj kiuj partoprenas en eksteraj aktivecoj, rakontas pri siaj spertoj:  ĉu konferencoj, ĉu okazaĵoj organizitaj en diversaj partoj de la mondo. Tio kutime okazas post la paŭzo dum ĉiuj honoras la bongustaĵoj alportitaj de partoprenantoj kiuj havas ion por festi.
5. Kursoj ĉiam okazas marde matene ekde 9:30 ĝis 12:00. En la vespero de mardo, alia Esperanto-kursoj okazas en Châtelet al la privata hejmo de membro.
BONVENON AL ĈIUJ.  KURSOJ ESTAS SENPAGAJ.

 

Esperanto